Kontaktné info
Mapa Nitry
Fotogaléria
E-pohľadnica

Pošli svojmu priateľovi elektronickú pohľadnicu z mesta Nitra.

Poslať pohľadnicu
TIK na Facebooku
Nitra virtuálne

10 plej bonaj lokoj de Nitro

1.  Kastela areo
2.  Supra urbo
3.  Piedira zono
4.  Sinagogo
5.  Urba parko
6.  Kalvario
7.  Zobor
8.  Preĝejeto de Dražovce
9.  Slovaka agrokultura muzeo
10. 
Zobor Monaĥejo


Kastela areo

La Nitra kastelo estas nacia kultura monumento konsistanta el pluraj memstaraj partoj.
Fortikaĵo de la kastelo
aperis iom post iom dum la 16-a kaj 17-a jarcento. Ĝin konstruigis episkopo Pálfy en 1673 dum la regado de Leopoldo la 1-a (latina surskribo super la pordego) kiel defendilon kontraŭ turkoj. Ĝi estas stelforma fortikaĵsistemo kun 5 potencaj angulaj bastionoj. Sur ili estas bustoj de militestroj de la epoko de Leopoldo.

La katedralo de sankta Emeramo konsistas el la supra kaj malsupra preĝejoj kaj de romanika preĝejeto.

La romanika preĝejeto de sankta Emeramo estas la plej malnova parto de la katedralo. Ĝi estis konstruita en la 11-a jarcento en romanika stilo, sed poste ĝi alprenis gotikajn trajtojn. Povas esti, ke ĝi staras sur la loko de la unua kristana preĝejo konstruita de Pribina. La nuna interno estas rezulto de rekonstruado okazinta inter 1931 kaj 1933. Troviĝas tie restaĵoj de sanktaj Andreo kaj Benedikto, kaj ankaŭ valora arĝenta relikvujo kun restaĵoj de sankta Cirilo.

La supra preĝejo (Horný kostol) estis finkonstruita inter 1333 kaj 1355 sur la plej alta loko de roka monto. La originan gotikan internon de la preĝejo rekonstruigis en baroka stilo episkopo Erdődy post 1711. La freskaj pentraĵoj sur la volbo estas verko de la aŭstra pentristo G. A. Galliarti. La ĉefa baroka altaro estas verko de la itala majstro Martinelli el la unua duono de la 18-a jarcento. Inter aliaj valoraj verkoj estas ankaŭ Renesanca baptejo el 1643. La supra preĝejo estas unu el la plej valoraj barokaj templaj internoj en Slovakio.

La malsupra preĝejo (Dolný kostol) estis alkonstruita al la supra preĝejo inter 1621 kaj 1642. Ĝia ĉefa trajto estis ĝis antaŭnelonge valora altaro “Depreno de la kruco” el 1622, kies aŭtoro estas la aŭstra skulptisto J. Perneger. Ĉi tiu altaro estis movita de la origina loko al la kontraŭa muro post malkovro de valora fresko el la 14-a jarcento, kiu ilustras la vivon de Maria.

Episkopa palaco – ĝia fundamento devenas de Mezepoko. Ĝia hodiaŭa aspekto estas rezulto de konstruaj modifoj dum kelkaj jarcentoj. La lastaj barokaj ŝanĝoj estis faritaj en la 18-a jarcento. Brulego en 1924 detruis la tegmenton kaj parton de la episkopa arkivo. Hodiaŭ ĝi estas sidejo de la episkopa ofico.

Administraj konstruaĵoj troviĝas en la korto de la kastelo. La ronda turo estas restaĵo de mezepoka fortikaĵo kun novgotika superkonstruaĵo el la jaro 1857. En tiu konstruaĵo troviĝas hodiaŭ la Dioceza muzeo kun granda kvanto da objektoj, kiuj dokumentas la historian evoluon de la urbo kaj de la kastela monteto. La enira pordego estas Renesanca. La administra konstruaĵo super la pordego estis konstruita fine de la 16-a kaj komence de la 17-a jarcento. Antaŭe estis tie loĝejo de la ĉefserĝento de la kastela garnizono. En la korto estis ankaŭ loĝejoj de servistoj, stokejoj kaj ĉevalejoj. En la gotika ĉirkaŭfosaĵo troviĝas hodiaŭ malkovrita ekspozicio pri la grand-moravia remparo de la 9-a jarcento – en la kazemato de la fortikaĵo.

La turo Vazilova veža estas parto de la mezepoka fortikaĵo. Legendo diras, ke tie estis malliberigita kaj mortigita Vazil (Vazul), nevo de la reĝo Stefano la 1-a, kiu estis la legitima heredanto de la trono. Onidire en la subterejo de la turo estis malsatigejo.

Venu ĉi tien ankaŭ por malkovri la sekreton de la katedrala trezoro. La Dioceza muzeo allogas vizitantojn precipe per ekspozicio de valoraj liturgiaj objektoj, per la plej malnova konservita manskribaĵo en la teritorio de Slovakio el 1083 – kopioj de la Zoboraj aktoj devenantaj el la jaroj 1111 kaj 1113.

 

Supra urbo
Romantikaj stratetoj kaj misteraj kaŝanguloj, ĉarma etoso, grandiozaj preĝejaj konstruaĵoj, historiaj monumentoj kaj dormema etoso: ĉion ĉi ofertas la urba historia monumentrezervejo. Vizitante ĝin nepre ne pretervidu la statuon de Corgoň, juna forĝisto, kiu savis la kastelon de turkaj atakoj, la statuon de Pribina, la Grandan kaj Malgrandan seminariejojn kaj multajn aliajn vidindaĵojn. En la Granda seminariejo, konstruita inter 1764 kaj 1770, havas sidejon la dioceza librejo, kiu enhavas proksimume 66 000 grandvalorajn librojn. 78 el ili estas la unuaj eldonoj (inkunabloj) el la jaroj 1473 ĝis 1500.
Ĉu vi sciis, ke post kiam vi karesas la piedojn de Corgoň, unu el viaj deziroj plenumiĝas?


Piedira zono

Promenu en la Piedira zono, kiun ornamas artaĵoj en la spirito de la grand-moraviaj tradicioj: granda kopio de historia glavo el bronzo, fera fontano, fermotabuloj de la epoko de la Grandmoravia imperio, kvin metrojn alta muzika horloĝo, ĉeangula fontano kun trinkakvo kaj la vergoj de Svätopluk. Rigardu ankaŭ la unikan placon Svätoplukovo námestie, kiu estas centra kaj ripoza areo de la Malsupra urbo. Ĝuu kafon en la strato Kupecká, ĝurigardu la montrofenestrojn de la vendejetoj kun artaj objektoj aŭ stilaj antikvaĵoj.


Sinagogo

La sinagogo de Nitro el la jaro 1908 estas unu el la plej malnovaj sinagogoj en Slovakio.Ĝi atestas la judan historion, ĉar la urbo dum jarcentoj estis inter la plej gravaj centroj de juda vivo en Slovakio. Ĝia unika maŭr-bizanca arkitekturo donas al ĝi allogan aspekton. Danke al perfekta akustiko la sinagogo estas uzata ankaŭ kiel koncertejo kaj oni organizas tie ekspoziciojn, diskutrondojn, festajn sociajn eventojn…


Urba parko

Por familioj kun infanoj estas ideala elekto la urba parko Sihoť, kiu estas unu el la plej belaj en Slovakio. En la plej malnova parto troveblas amaso da infangrimpiloj, balanciloj, ŝnura obstaklokuro kaj labirinto, karuseloj kaj trampolinoj, kampara korto kun hejmbestoj, historia rana fontano kun akvofeo Žblnk kaj bufedo kun refreŝigaĵoj. En la 20-hektara parko troviĝas ankaŭ somera naĝejo. La belegajn vojetojn ĉirkaŭ la lagoj aprezas patrinoj kun infanĉaretoj, biciklistoj kaj glitkuristoj. Fiŝkaptistoj plezure utiligas la lagojn, en unu el ili eblas eĉ boatumi somere.


Kalvario

Sur unu el sep montetoj troviĝas la kalvario de Nitro kun dek du kapeletoj reprezentantaj la haltojn de la Kruca vojo. Elrigardejo kun lorno ofertas belegan vidon al la tuta urbo. Ne preterlasu la muzeon Misijné múzeum, en kiu troviĝas etnologiaj ekspoziciaĵoj, ekzotaj bestoj kaj birdoj el la tuta mondo. La kalvarian monton ĝuas ankaŭ montogrimpistoj.


Zobor

Por la vizitantoj de la montaro Zoborské vrchy estis kreita 14,7 kilometrojn longa instrua pado kun 27 haltoj. Facila promeno komenciĝas per trarigardo de la restaĵoj de la plej malnova monaĥejo en Slovakio.La Zobora monaĥejo ekestis en la jaroj 850-880 en la okcidenta deklivo de Zobor. Kun la monaĥejo estas ligitaj ankaŭ la plej malnovaj kaj plej valoraj skribaj dokumentoj pri nia teritorio: la Zoboraj aktoj el la jaroj 1111 kaj 1113.
La celo de piedirantaj turistoj estas ĉefe Pyramída (553 m), al kiu gvidas blua turisma vojo. Ne forgesu survoje halti en la groto Svoradova jaskyňa (355 m). La ermito Svorad alvenis al Nitro el Pollando dum regado de la hungara reĝo Stefano la 1-a kaj tie eniris la benediktan monaĥismon en la monaĥejo de sankta Hipolito en Zobor. Laŭlegende Svorad vivis ermite en groto proksima al la monaĥejo, kiu ekde tiam nomiĝas Svoradova jaskyňa.
La unuhora grimpado rekompencas vin per belega vido al la tuta urbo. Tie atendas vin elrigardejo kun lorno, fajrejo kun eblo rosti manĝaĵon kaj turisma ripozejo; iom sube de ĝi trarigardu restaĵojn de grand-moravia setlejo.


Preĝejeto de Dražovc
e
La romanika preĝejo de sankta Mikaelo Ĉefanĝelo, rekonstruita en la 11-a kaj 12-a jarcentoj, staras sur roka monteto en la urboparto Dražovce. Ĝi estas la plej fotoplaĉa loko en tuta Nitro!
Ĝi aperis plurfoje en muzikvideoj de famaj bandoj, sed ankaŭ sur poŝtmarko kaj ĝi eĉ estis ilustrita sur la iama kvindek-koruna monpapero. Fine de junio tiu ĉarma loko kovriĝas per piknikkorboj kaj centoj da homoj vestitaj per tradiciaj kostumoj! Ĝuu romantikan piknikon kun la nomo “Matenmanĝo en herbejo”!


Slovaka agrokultura muzeo

La unusola muzeo dokumentanta historion de agrokulturo en Slovakio. En la subĉiela muzeo troviĝas objektoj el la tuta Slovakio: bakejo, muelejoj, distilejo, laktejo, abelejoj… Rekonstruaĵo de frumezepoka kampara setlejo, bieno, popola lernejo kun ekspozicio de lerniloj kaj historia vendejo kun gustumado de tradicia muelita kafo kaj kreivaj metiejoj: jen la ĉefaj programeroj de la subĉiela muzeo. Post la vizito veturu per mallarĝŝpura vaportrajno ĉirkaŭ la muzeo, aŭ al unu el la allogaj ekspozicioj en la areo Agrokomplex.

Zobor Monaĥejo


Dokumenty na stiahnutie

Kalendár podujatí