Kontaktné info
Mapa Nitry
Fotogaléria
E-pohľadnica

Pošli svojmu priateľovi elektronickú pohľadnicu z mesta Nitra.

Poslať pohľadnicu
TIK na Facebooku
Nitra virtuálne

Broŝuro pri Nitro en Esperanto

images/03-05-2016_11-33-45_crop.jpg

Nitro estas la plej malnova urbo en Slovakio: ĝia unua skriba mencio devenas de la jaro 828. Historiaj monumentoj abundas en ĉi tiu urbo. Nitro estas sidejo de episkopujo, pro tio ĝi enhavas multajn religiajn monumentojn. La ĉefa vidindaĵo estas la kastelo, situanta en areo kun multaj interesaj konstruaĵoj muzeo, seminarioj, preĝejoj, statuoj, ktp. Aliaj gravaj vidindaĵoj estas la ĉefplaco kun teatro, sinagogo kaj la Kalvaria monteto, de kie eblas havi belan vidon al la urbo. Por pli alta vidpunkto, sportemuloj povos suprengrimpi la monton Zobor kaj ĝui panoramon al la tuta ĉirkaŭaĵo. La centro de Nitro estas sufiĉe malgranda, kaj pro tio eblas iri piede al ĉiuj programeroj de la kongreso. Eblas tamen veturi ankaŭ per buso aŭ per taksio — veturado kostas maksimume tri eŭrojn. Restoracioj kaj vendejoj estas multaj en la centro.


Dokumenty na stiahnutie

Kalendár podujatí