Kontaktné info
Mapa Nitry
Fotogaléria
E-pohľadnica

Pošli svojmu priateľovi elektronickú pohľadnicu z mesta Nitra.

Poslať pohľadnicu
TIK na Facebooku
Nitra virtuálne

Nitra kalendaro de eventoj

images/04-05-2016_09-20-59_crop.jpg
  • Nitrianske fašiangy (Nitra karnavalo)
    La ĝoja karnavala periodo tradicie finiĝas per karnavala parado plena je tamburistoj, paŝostangoj, folkloristoj, maĵoretoj kaj aktoroj. Ne mankos la infana karnavalo kaj foiro kun popol-artaj produktoj kaj karnavalaj specialaĵoj.
  • Sviatky jari (Festoj de printempo)
    La tradiciaj kutimoj de adiaŭado al vintro kaj invitado de printempo estas neforigebla parto de la popola kulturo de Slovakio. Partoprenu en la festoj plenaj je atendo de la alveno de printempo, popolaj kantoj kaj forportado de Morena.
  • Vianočná Nitra (Kristnaska Nitro)
    La placo Svätoplukovo, odoranta kiel punĉo kaj kristnaskaj bongustaĵoj kaj plena je kristnaskaj kantoj, malfermas siajn pordojn al ĉiuj bonvolaj homoj.
  • Nitrianska hudobná jar (Nitra muzika printempo)
    Tiu printempa ciklo de koncertoj de klasika muziko interpretata ne nur de slovakaj, sed ankaŭ eksterlandaj muzikistoj, ĝojigas la koron kaj animon de la ne nur nitra publiko. Akceptu koran inviton al nekutimaj muzikaj spertoj ĉi-printempe.
  • ARS ORGANI
    Ars Organi iĝis neapartigebla evento, kiu prezentas la belecon de orgena muziko en interpretado de elstaraj slovakaj kaj eksterlandaj muzikistoj. Ĉi tiu festivalo estas dediĉita al laika kaj faka publiko de Nitro kaj de larĝa ĉirkaŭaĵo.
  • Stretnutie, setkání, spotkanie, találkozás (Renkontiĝo)
    Stretnutie, Setkání, Spotkanie, Találkozás estas ĉiujara teatra festivalo, kiun organizas la Malnova teatro de Karol Spišák en Nitro. En la festivalo renkontiĝas studentoj de altlernejo, profesiaj teatraj aktoroj kaj alternativaj grupoj kaj teatroj kaj teatraj trupoj el la V4-landoj: Slovakio, Ĉeĥio, Pollando kaj Hungario. La celo de la festivalo ĉefe estas ligado de internaciaj kontaktoj kaj interkonatiĝo de malsamaj kulturoj.
  • Nitrianske univerzitné dni (Nitraj universitataj tagoj)
    La Nitraj universitataj tagoj estas komplekso de sciencaj, fakaj, sportaj, artaj kaj sociaj eventoj, kiujn organizas ĉiujare la Universitato de Konstanteno la Filozofo kaj la Slovaka agrokultura universitato, kunlabore kun la urbo Nitro. El la riĉa programo vi povas elekti inter fakaj prelegoj, la ateliero Papera drako, Printempa kurado tra Nitro, sportaj konkursoj inter UKF kaj SPU aŭ tradicia maja dancado.
  • Nokto de muzeoj kaj galerioj
    Nokto de preĝejoj

    Tutslovakiaj kulturaj “noktoj” tradicie okazas ankaŭ en la urbo sub Zobor. Ankaŭ vi iru admiri la misterajn lokojn de noktaj muzeoj, galerioj kaj preĝejoj kaj ilian unikan atmosferon kaj allogan prezenton de elstaraj gastoj kaj ĉiĉeronoj.
  • Musica Sacra
    Danke al la multjara tradicio de ĉi tiu festivalo, ĉiujare en la Piarista preĝejo de sankta Ladislavo sonoras la juveloj de sankta muziko en la interpreto de elstaraj kantistoj kaj muzikistoj.
  • Nitrianske kultúrne leto (Nitra kultura somero)
    La alveno de longaj someraj tagoj inspiras al ni senton de meritita ripozo, trankvilo kaj nenifarado. La ŝatataj dimanĉaj posttagmezoj en la urba parko Sihoť kun fabeloj por infanoj, muzikaj melodioj aŭ tamburaj atelieroj, muzikaj vesperoj en la sinagogo, koncertoj en la amfiteatro kaj la programo de unuopaj urbo partoj (Budoj de Chrenová, Foiro de Klokočina, Fajrobirdo de Janíkovce) estas garantio de agrablaj someraj momentoj.
  • Nitra, milá Nitra / Pribinove a Cyrilo-metodské slávnosti (Nitro, kara Nitro / Pribina kaj Ciril-metoda festo)
    La festoj de sanktaj Cirilo kaj Metodo estas festo ne nur por Nitro, sed ankaŭ por tuta Slovakio. Ili alportas sanktajn mesojn, ciril-metodan pilgrimadon, ekspoziciojn, koncertojn de klasika kaj pop-muziko, konferencojn, atelierojn, vizitojn, literaturajn konkursojn kaj tradician foiron kun metioj, artaj produktoj kaj slovakaj specialaĵoj.
  • Divadelná Nitra (Teatra Nitro)
    Teatra Nitro, la plej granda teatra festivalo en Slovakio, estas elekta kaj ne-konkursa montrado de diversaj stiloj kaj specoj de teatra arto, kun emfazo al aktora teatro, malfermita ankaŭ al muzika, mova, pupa kaj krea teatro. Ĝi prezentas netradiciajn, novigajn kaj polemikajn verkojn de junaj eŭropaj kreantoj. Hodiaŭ, la festivalo estas unu el la plej famaj eŭropaj eventoj.
  • Nitrianska hudobná jeseň (Nitra muzika printempo)
    Dum la pluvema printempa sezono, ĝi ĝojigos ĉiujn ŝatantojn de kvalita muziko de diversaj stiloj, de klasiko ĝis ĵazo kaj svingo, kaj ankaŭ de modernaj muzikaj formoj.
  • Cithara Aediculae
    La nitra festivalo de klasika gitara muziko estas plene internacia kaj prezentas al aŭskultantoj la plej bonajn eŭropajn ludantojn de gitara klasika muziko. Jaron post jaro, ĝi fieras ankaŭ pri tio, ke ĝi estas premiera festivalo, ĉar dum ĝi eksonoras muzikaj verkoj, kiujn neniu antaŭe havis ŝancon aŭdi.
Kalendár podujatí