Kontaktné info
Mapa Nitry
Fotogaléria
E-pohľadnica

Pošli svojmu priateľovi elektronickú pohľadnicu z mesta Nitra.

Poslať pohľadnicu
TIK na Facebooku
Nitra virtuálne

Historio

images/06-03-2012_10-09-39_crop.jpg

Mejloŝtonoj de la historio de Nitro kaj ĝia proksima ĉirkaŭaĵo

30 000 – 23 000 jaroj a. K.

La unuaj loĝantoj aperis en la teritorio de Nitro en malproksimaj pratempoj. Ili instaliĝis en  primitivaj domoj en Nitro: en Čermáň, sur la monto Tobola apud Horné Krškany.

En groto sub la Nitra kastelo estis malkovrita provizora loĝejo de la plej malnovaj loĝantoj de la regiono: mamutoĉasistoj. Malkovro de klingoj, pikiloj kaj multaj rompopecoj de ungegoj kaj jaspo atestas pri tio, ke la praloĝantoj de Nitro produktis tiujn ilojn surloke.

4 500 jaroj a. K.

En la teritorio de hodiaŭa Nitro (urbocentro, Párovce, Mlynárce, Zobor) vivis kamparaj triboj, kiuj unuaj komencis intense kultivi fruktodonan grundon sur leŭsa tero.

1 800 – 750 jaroj a. K.

La teritorio de Nitro kaj ĝia proksima ĉirkaŭaĵo estis loĝataj de triboj, kiuj okupiĝis pri agrokulturo, bredado, ĉasado, fandado kaj prilaborado de metaloj (bronzo, oro), kio estis karakteriza por tiu regiono, kaj pro tio tiu kulturo ricevis la nomon “nitra kulturo”. Tie vivis ankaŭ metiistoj lertaj pri potfarado. La praloĝantoj de nia regiono, por defendi sin kontraŭ nomadaj konkerantoj, fortikigis la areon de la Supra urbo, kie naskiĝis vasta setlejo protektata de akvofosaĵo kaj tera murego.

750 – 400 jaroj a. K.

Sur la pinto de Zobor estis konstruita grandega fortikaĵo kun muroj 2 ĝis 10 m altaj. Ĝi celis defendi la loĝantojn de la teritorio de Nitro dum invadoj kaj atakoj de fremdaj triboj. Pli malgrandaj fortikaĵoj troviĝis en Lupka, Dražovce kaj Žibrica.

400 – 0 jaroj a. K.

Tie vivis batalemaj keltoj, kiuj estis lertaj metalistoj kaj forĝistoj.

4-a jarcento

Dum epoko de migrado de popoloj en la ĉirkaŭaĵo de Nitro vivis gotoj kaj kvadoj. Post ili instaliĝis en la regiono slavoj.

623 – La franka komercisto Samo kontribuis per armiloj kaj propra partopreno al la faligo de la superrego de avaroj super slavoj. Post venko, la slavaj princoj elektis lin kiel reĝon. Sub lia gvido naskiĝis supertriba komuna organizaĵo: la regno de Samo. La centro de tiu unua organizita ŝtata sistemo verŝajne estis la teritorio de Bratislavo kaj Nitro.

820 – Slavaj sepultejoj en Nitro kaj ĝia ĉirkaŭaĵo montras, ke ĉi tiu urbo estis grava politika, milita kaj ekonomia centro de vasta feŭda ŝtato, kiu okupis preskaŭ la tutan teritorion de hodiaŭa Slovakio kaj najbara parto de Hungario. En tiu teritorio, pri kio eblas supozi, ke ĝi rekte postsekvis la regnon de Samo, regis la princo Pribina. Nitro estis la centro de la Princlando de Nitro. Pribina konstruigis en sia teritorio la unuan kristanan preĝejon, kiun sanktigis en 829–833 la salzburga ĉefepiskobo Adalram.

833 – Mojmír la 1-a forpelis Pribina el Nitro kaj ekkaptis lian princlandon, kiun li integris al sia. Estis kreita ŝtata unuo, kiu en historiaj fontoj estas nomata Granda Moravio.

863 – Al Slovakio venis de Tesaloniko bizancaj evangelizistoj, la fratoj Konstanteno kaj Metodo, por klarigi al la slava popolo la eternan veron de la Sankta skribo en ilia lingvo. Konstanteno (Cirilo) kreis la unuan slavan skribon, glagolicon, kaj tradukis la unuajn liturgiajn tekstojn al la malnovslava lingvo.

880 – En unu el la plej valoraj skribaj dokumentoj por slovaka historio, letero de Jano la 8-a al Svätopluk de la jaro 880, Industriae tuae, Svätopluk estas nomata reĝo kaj la papo informas lin, ke li starigas Wiching kiel episkopon de Nitro. Nitro tiam verŝajne jam estis urbo kaj konsistis el kvin fortikaĵoj kaj pli ol dudek setlejoj kun evoluintaj metioj.

907 – Malapero de la Grandmoravia imperio.

993 – Sur Zobor estis jam konstruita la benedikta monaĥejo de sankta Hipolito. Ĝi estis la plej malnova monaĥejo en Slovakio. La benediktaj monaĥoj okupiĝis pri agrokulturo. Sub Zobor komencis agi la ermito sankta Andrej – Svorad.

11-a jarcento – Sur la kastela monteto jam staris la romanika preĝejeto de sankta Emeramo. La preĝejeton najbaris tombejo. La centro de politika potenco transiris al la Supra urbo, kie sur la Kastela roko aperis fruromanika kastelo.

1018 – 1025 – Slovakio iĝis parto de la hungara ŝtato kaj Nitro la sidejo de apudlima duklando.

1111 – Aperis la Zobora akto, kiu katalogas la posedaĵojn de la benedikta monaĥejo de sankta Hipolito. Ĝi mencias ankaŭ la ekziston de lernejo, kiu funkciis apud la benedikta monaĥejo, kaj la nomon de la unua kaj plej malnova konata urbestro de Nitro: Peregrin.

1113 – Estis skribita dua Zobora akto.

1230 – En Nitro instaliĝis franciskanoj.

1248 – La urbaj privilegioj de Nitro mencias Párovce kiel “Castrum Judeorum” (fortika juda urbo).

La hungara reĝo Belo la 4-a altigis Nitron al libera reĝa urbo.

14-a jarcento – disvastiĝo de Matúš Čák de Trenčín al Nitro.

1432 – Husanaj soldatoj sieĝis Nitron kaj damaĝis la urbon kaj la kastelon.

1472 – Matej Korvín skribe konfirmis la reĝajn privilegiojn por la Malsupra urbo.

1530 – Komenco de atakoj de turkoj kontraŭ Nitro kaj ĝia ĉirkaŭaĵo.

1608 – Al Nitro alvenis piaristoj.

1622 – 1642 – Post la Mikulova paco, la episkopo Ján Telegdy ricevis la kastelon kaj la urbon. Li konstruigis la episkopan palacon preskaŭ dekomence, li renovigis la turon kaj barokigis la Supran preĝejon, kiun li pligrandigis alkonstruante la Malsupran preĝejon.

1624 – Ján Telegdy denove venigis al Nitro franciskanojn kaj konstruigis por ili monaĥejon kaj preĝejon en la Supra urbo.

1663 – Turkoj okupis la kastelon kaj la urbon. Ili marŝis en la kastelon sen rezisto. Okazis perfido de iu germano el la kastela garnizono kaj de la ĉefo de la hungara taĉmento. Dum okupado de la urbo, ili detruis la franciskanajn monaĥejon kaj preĝejon.

1664 – Post forpelo de la turkoj el la kastelo, la episkopo Tamás Pálffy konstruigis la lastan fortikaĵon de la kastelo: stelforman muregon kun ĉirkaŭfosaĵo.

18-a jarcento – La loĝantojn de Nitro trafis pesta epidemio.

1701 – Piaristoj komencis instrui en Nitro. Ili daŭrigis tiun agadon ĝis 1950.

1703 – Dum la kontraŭhabsburga ribelo de Francisko Rákoczi la 2-a, lia armeo okupis la kastelon kaj detruis ĝin. La Malsupra urbo kaj Párovce forbrulis. Ili damaĝadis Nitron ĝis kapitulaco en 1708.

1715 – De tiu jaro devenas la unua mencio pri la pastra seminario en Nitro.

1748 – Nitro kaj ĝia ĉirkaŭaĵo suferis svarmon de saltuloj.

1750 – Juda religia municipo kreiĝis en Párovce, en Nitro. Tie vivis 21 judaj familioj kaj rabeno.

1765 – Nitro ricevis kiel donacon de Ján Gustíni la unuan urbodomon. Ĝi estis uzata por administrado ĝis 1880.

1782 – La imperiestro Jozefo la 2-a fermis la zoboran monaĥejon. Li fermis ankaŭ la Kamaldulan ordenon. En la zobora monaĥejo estis fondita manufakturo.

1785 – Per la teritori-administra reformo de Jozefo la 2-a estis kreita la Nitra regiono, kiu kune kun la regionoj de Banská Bystrica kaj Košice konsistigis Slovakion.

1836 – Ekfunkciis la unua presejo en Nitro.

1844 – Nitro havis 5 492 loĝantojn.

1878 – 1879 – Laŭ projekto de F. Schmid kaj J. Lippert el Vieno estis konstruita en la orienta alo de la Granda seminario nov-klasika dioceza biblioteko, kiel fidela kopio de la hungara Tutlanta Biblioteko Széchényi en Budapeŝto. Ĝi havis pli ol 100 000 valorajn librojn kaj manskribaĵojn kaj ankaŭ 78 rarajn inkunablojn de 1473 ĝis 1500.

1880 – 1882 – Komenciĝis konstruado de la urbodomo.

1882 – Estis konstruita klasikisma teatro.

1883 – Nitro fariĝis la sidejo de la supra-hungaria eduka societo FEMKE, kiu havis fortan hungarigan premon al la slovaka komunumo. Estis konstruita regiona teatro. Ĝi similis al malpli granda kopio de la nacia teatro de Budapeŝto. Ĝi estis detruita en 1945 dum bombado de Nitro.

1902 – En la teretaĝo de la piarista gimnazio estis malfermita regiona muzeo de Nitrio.

1910 – 1911 – Sinagogo estis konstruita en orienta stilo laŭ projekto de L. Baumhorn.

1921 – La nacia artisto Janko Jesenský estis regionestro en Nitro ĝis 1928.

1922 – Nitro havis 15 041 loĝantojn.

1926 – La kinejo Palace estis malfermita.

1931 – Ekonomia krizo komenciĝis. En Nitro estis ĉirkaŭ 1 000 senlaboruloj.

1933 – Pribina Okazis grandioza Festo de Pribina okaze de la 1100-a datreveno de la sanktigo de la unua preĝejo en la slovaka teritorio, kiun konstruigis la princo Pribina.

1940 – Nitro fariĝis ĉefurbo de regiono.

1942 – La gvardio de Hlinka likvidis 537 judajn vendejojn. La unua trajntransporto kun 1 100 judoj forveturis (marte). El la nitra trajnstacio tri trajnoj forportis 6 000 judojn (aprile).

1944 – Germana faŝista armeo okupis Nitron. Antaŭ Kristnasko Nitro estis bombita.

1945 – Nitro estis bombita denove. Proksimume 1 000 homoj pereis kaj 53 domoj estis detruitaj. La liberigo de Nitro fare de la Ruĝa Armeo daŭris kelkajn tagojn. La germanaj trupoj estis forpelitaj el la urbo post malfacila batalado la 30-an de marto.

1949 – Nitro fariĝis regiona ĉefurbo kaj plu estis ĝis 1960.

1952 – Malfermiĝis la Altlernejo pri agrokulturo kun agronomia kaj bestoteknika katedroj.

1960 – La Nitra regiono estis nuligita. Nitro iĝis ĉefurbo de distrikto, kiu estis plivastigita per kuniĝo kun la distriktoj de Zlaté Moravce kaj Vráble.

1965 – Nitro havis 45 588 loĝantojn.

Instruado komenciĝis en la nove konstruita Pedagogia fakultato en Nitro.

1974 – Komenciĝis tutlandaj agrokulturaj ekspozicioj en Agrokomplex.

1986 – Nitro havis 86 000 daŭrajn loĝantojn.

1993 – Okazis grandiozaj festoj dediĉita al la 60-a datreveno de la Festo de Pribina en Nitro kaj al la unua datreveno de la akcepto de la Konstitucio de la Slovaka respubliko.

NISYS komencis agadi.

1995 – La papo Johano Paŭlo la 2-a vizitis Nitro.

1996 – Adaptaj laboroj finiĝis en la stratoj Štefánikova kaj Kupecká: la piedira zono akiris la hodiaŭan aspekton.

Kalendár podujatí