Kontaktné info
Mapa Nitry
Fotogaléria
E-pohľadnica

Pošli svojmu priateľovi elektronickú pohľadnicu z mesta Nitra.

Poslať pohľadnicu
TIK na Facebooku
Nitra virtuálne

Interesaj faktoj pri...

Nitro
... Nitro estis, simile al Romo, fondita sur sep montetoj:  Zobor, Hradný vrch, Kalvária, Čermáň, Borina, Na Vŕšku kaj Martinský vrch

... Nitro estas nomata patrino de slovakaj urboj, ĉar ĝi ludis signifan rolon en la historio de la slovaka nacio

... la ĉefa elemento de la urbo estas la mezepoka Nitra kastelo, kaj ĝia plej valora parto estas katedralo

... la sepultejo en la strato Priemyselná estas unu el la dek plej grandaj tiuspecaj arkeologiaj trovejoj en Eŭropo danke al sia konserviteco kaj nombro da tomboj. En la esplorita parto oni trovis 75 tombojn kun ostoj kaj nedifinitan nombron da tomboj kun bruligitaj restaĵoj.


Svätopluk
... la nomo Svätopluk onidire signifas “potenca reganto de popolo”: Svät = forta, potenca, reganta kaj pluk = armea sekcio, popolo

... en multaj skribaĵoj, Svätopluk estas reprezentita kiel juna, kuraĝa kaj eksterordinare kapabla regnestro

... lia edzino estis ĉeĥino kaj nomiĝis Svätožizňa


Pribina
La princo Pribina sendube estas la plej fama nitrano kaj certe unu el la plej disputataj rolantoj de slovaka historio. Li estis la fondinto kaj regando de la Nitra princlando, la unua ŝtato de slavoj en la teritorio de nuntempa Slovakio. Post disputo kun la morava princo Mojmír, li devis forlasi sian urbon en 833. Antaŭ ol li estis devigita forlasi la princan tronon, li havis tempon konstruigi en Nitro en 828 la unuan kristanan preĝejon.
... Pribina, pagano, edziĝis kun kristanino, franka princino, kaj ili kune havis filon, Koceľ

... la nomo Pribina onidire signifas “ĉe li ĉiam io aldoniĝas, grandiĝas”

... arkeologoj jam de kelkaj jardekoj serĉas la faman preĝejon de Pribina


Corgoň
Onidire, Corgoň estis forĝisto en la Supra urbo de Nitro. Li havis grandegan forton kaj ĉiuj admiris lian fortikan figuron, ĉefe liajn potencajn brakmuskolojn. Kiam li batis amboson per martelo, la tuta Supra urbo tremis. Iam la turkoj atakis la Nitran kastelon. Ili ĉirkaŭis ĝin, konstante atakis ĝin, kaj la nombro da defendantoj malgrandiĝis ĉiutage. Jam ŝajnis, ke la turkoj transiros la kastelan muregon, kiam alvenis por helpi Corgoň rekte el sia forĝejo. Li ruligis suben grandegajn ŝtonojn, kiuj kaŭzis ĥaoson inter la turkoj. Eĉ pli ol la ŝtonegoj, ilin timigis la grandega figuro kaj la vizaĝo nigrigita de karba fumo de Corgoň. Ili freneze ekfuĝis tiun “diablon”. Onidire, ili vidis, kiel ĉiuj diabloj helpis lin forŝiri ŝtonojn de roka masivo. Tiel la Supra urbo sukcesis forpuŝi la unuan turkan atakon. Statuo de Corgoň eternigis por ĉiam la nevenkeblan forton de la suprurba forĝisto. En Nitro konserviĝis diraĵo pri li: tiel forta kiel Corgoň. La heroo de la legendo de Corgoň estas statuo de atlanto. Laŭ greka legendo, Atlanto aŭ Atlaso estis filo de la titano Japeto, kaj Zeŭso punis lin tiel, ke li subtenu la kolonojn, sur kiuj kuŝas la ĉielo. Atlaso estis poste reprezentita kun tuta terglobo sur la ŝultroj. La arta koncepto de la nitra atlanto estas simbola subteno de tuta etaĝo, kio sendube devenas de la famo, ke Corgoň per sia kuraĝo savis la Supran urbon de turkaj atakantoj.
... laŭ malklara naskiĝakto, li devus aĝi 180 jarojn
... laŭ legendo, se vi tuŝos lian piedfingron, via deziro plenumiĝos


Preĝejeto de Dražovce
La preĝejeto onidire estis konstruigita de sankta Stefano. La reĝo iam vizitis la zoboran monaĥejo, al kiu apartenis ankaŭ la vilaĝo Dražovce. Dum la revena vojaĝo, kiam li rimarkis nudan monteton ĉirkaŭata de vasta plataĵo, li ekkriis: “Dio mem kreis ĉi tiun lokon, por ke ni konstruu tie preĝejeton por lia gloro!” Li tuj ordonis al la kortanoj, kiuj akompanis lin, ke ili zorgu pri konstruo de preĝejeto. La reĝo Stefano ne vane rimarkis lokon kreitan de Dio, ĉar tio vere estis dia loko. Kiam la loĝantoj de Dražovce komencis fosi ŝtonon kaŝitan en la monto, estis kvazaŭ iu sorĉus iliajn pioĉojn. Kiam ili ekbatis la rokon per pioĉoj, de sub la ŝtono ekfluis sango kiel signo, ke homa profitemo perturbis lokon kreitan de la ĉielo. La famo pri tio rapide disvastiĝis kaj la preĝejeto fariĝis pilgrima loko. Unufoje jare, dum la tago de sankta Mikaelo, oni faris tie sanktan meson. Estis kompreneble, ke la vilaĝanoj vizitis la preĝejeton nur unufoje jare. Ĝi staris alte super la vilaĝo kaj eblis iri al ĝi nur per kruta vojeto, dum sube en la vilaĝo jam estis bela kaj spaca preĝejo. Iam, dum la tago de sankta Mikaelo, kiam preĝeja servisto purigis la preĝejon, li staris rekte antaŭ la altara bildo kaj hazarde rigardis supren. Tiumomente, li ekfrostis: anstataŭ la altara bildo staris blindige brilanta figuro kun oraj haroj, kaŝanta en siaj brakoj ripozanta bebo. Vidinte tiun aperon, la preĝeja servisto ekkuris al la vilaĝo kaj kriis! “Okazis miraklo, en la preĝejeto aperis figuro de la virgulino Maria kun eta Jesuo en siaj brakoj!” La vilaĝanoj skuis sian kapon kaj nur malmultaj kredis, ke en la forlasita kapelo sur la monteto aperis la patrino de Jesuo. Tiuj aperoj daŭre ripetiĝis kaj la loĝantoj de Dražovce ne komprenis, kial la virgulino Maria aperadas. Iu paŝtisto tamen post iom da tempo ofertis klarigon. Iam, dum varmega somera posttagmezo, kiam tie paŝtiĝis brutaro kaj sube en la vilaĝo sonoris la unua akordo de la preĝeja sonorilo, tuj en la preĝejeto eksonis stranga muziko. La paŝtisto rapide kuris al la preĝejeto, rigardis enen kaj tie denove staris la brilanta figuro de la virgulino Maria. Ŝi malĝoje montris per mano la disfalantan volbon de la preĝejeto, la ruiniĝantajn murojn, kaj ŝia brilanta figuro forvaporiĝis post la lasta bato de la sonorilo. La paŝtisto, lasinta la brutaron, kuris suben al la vilaĝo kaj laŭte kriis: “Denove okazis la miraklo!” kaj rakontis al la homoj, kion li vidis kaj aŭdis. Sed tiam la vilaĝanoj jam komprenis la kaŭzon de la aperoj de la virgulino Maria en la preĝejeto sur la monteto. Jam pasis pluraj jarcentoj ekde la konstruo de la preĝejeto kaj la efiko de tempo jam tre difektis ĝin. El la muroj falis stuko, la tegmento komencis putri. La loĝantoj de Dražovce ja ne rimarkis tion, ĉar ili malofte vizitis ĝin, ili malmulte zorgis pri ĝi. Sed post la lasta apero, la preĝejeto estis renovigita per la donacoj de la nitra episkopo kaj de la kredantoj. De tiam, oni ĉiujare zorgas pri la bona stato de la preĝejeto, por ke la ĉielo ne devu denove per apero atentigi la vilaĝanojn pri ilia forgesemo. Tamen la vero estas, ke en la preĝejeto de Dražovce neniam aperis la virgulino Maria kaj tiu legendo nur estas frukto de la vigla imagpovo de la iama loĝantaro de Dražovce. Vera estas nur tio, ke la fundamento de la preĝejeto devenas de la periodo, kiam vivis sankta Stefano (12-a jarcento). Ĉiujare, la 29-an de septembro, la tagon de sankta Mikaelo Ĉefanĝelo, okazas sankta meso en la kapelo.
(laŭ artikolo de Róbert Félix)


Hoteloj de Lakner
En Nitro, fine de la 19-a jarcento estis kelkaj famaj gastejoj, el kiuj multaj kun tempo transformiĝis al pli modernaj kafejoj kaj hoteloj. La fama ĉara gastejo Koruna, kiu troviĝas antaŭ Župný dom, estis luita en 1882 de la ambicia entreprenisto František Lakner, kiu modernigis ĝin. Mallonge poste li konstruigis la hotelon Hungária proksime de ĝi. Li konektis ambaŭ per telefono, kio estis absoluta novaĵo en Nitro en tiu tempo. Tri jarojn poste, li aĉetis de la urbo la neglektatan urban gastejon Zlatá hus kun la najbara tereno. Li detruigis la gastejon por havi spacon por nova hotelo nomota Lakner. La vidvino de Lakner rekonstruis ĝin naŭ jarojn poste. Ŝi aldonis kafejon kaj terason al la konstruaĵo, enmetita inter la stratoj Farská kaj tiama Dlhá. Hodiaŭ nomata hotelo Ditúria, ĝi estas belaĵo de la suda fino de la nitra piedira zono.


Freskoj de Kostoľany
La preĝejo de sankta Juraj en Kostoľany pod Tribečom estas historia kaj arkitektura juvelo kaj unikaĵo. Tiun rarecon multe plifortigas la ĉeesto de rimarkindaj mezepokaj freskoj. Kvankam la efiko de longa tempo detruis la suban kaj supran parton de la antikvaj pentraĵoj, en la fragmentoj konservitaj en la meza zono estas videble, ke temas pri verko kun alta historia kaj arta valoro. Sur la muroj de la pli malnova navo kaj altarejo estas reprezentata la ciklo de Maria. Eblas rekoni tie tradiciajn kristanajn temojn kiel la Anunciacion, la Viziton kaj la Naskon. Atentinda estas ankaŭ tio, ke la nekonata artisto, verŝajne devenanta el la zobora monaĥejo, uzis teknikon, kiu ne estis tre ofta en tiu tempo. Li uzis modernan manieron de pentrado sur malsekan stukon. Laŭ arthistoriistoj, la freskoj de Kostoľany havas parencecon kun la pentraĵoj de la Kodekso de Vyšehrad, kiu aperis en 1085 okaze de la kronigo de la ĉeĥa reĝo Vratislav la 1-a. Surbaze de tio eblas supozi, ke ili povus veni de la limo inter la 11-a kaj 12-a jarcentoj. Tio ne nur signifas, ke la preĝejo en Kostoľany pod Tribečom estas unu el la plej malnovaj en Slovakio, sed ke ankaŭ ĝia valora fresko estas unua.


Kapelo kaj ŝovelila danco
Kadre de la baroka rekonstruo de la kastelo Gýmeš, post la jaro 1718 oni konstruis kvar kapeletojn en la kastela komplekso. La plej rimarkinda el ili estis dediĉita al sankta Ignaco Lojola. En ĝia subteraĵo estis familia tombo de la familio Forgách, ornamita per granda kruco el alabastro. Ĉiujare, honore al la patrono de la kapelo, oni organizis en la kastelo feston kun grandioza bankedo. Onidire, la gastoj estis bonvenigataj per tiel nomata “ŝovelila danco”. Oni unue “regalis” ilin per kvar batoj de ŝovelilo al la malantaŭo de la korpo kaj poste ili povis subskribi la gastlibron.


La trezoro de Rišňovce
En la somero de 1941, la plugilo de Jozef Antušek, kamparano el la vilaĝo Rišňovce, trafis malgrandan griz-brunan ujon, en kiu estis konservitaj 2 441 mezepokaj moneroj. Temis pri moneroj faritaj el maldika arĝenta lado kaj stampitaj nur de unu flanko, kiujn oni uzis en Hungario de la 12-a ĝis 14-a jarcento. Sur plej multaj moneroj estas reprezentita la regantoj sidantaj sur la trono. Sur kelkaj estas skulptita io, kio memorigas reĝan tronon. En la trezoro estis troviga ankaŭ unu aŭstra pfenigo kun bildo de sfinkso. Estas malfacile diri, kiel la moneroj eniris la teron. Oni nur scias, ke tio okazis ĉirkaŭ 1271, kiam la armeoj de la ĉeĥa reĝo Přemysl Otakar la 2-a prirabis la landon. La malkovro de Rišňovce estas la plej granda de sia speco en Slovakio kaj unu el la plej grandaj en ĉi tiu parto de Eŭropo. Ĝi estas unu el la plej altvaloraj ekspoziciaĵoj de la monera ekspozicio en la Bratislava kastelo.


Romanika juvelo
La bone konservita kaj nekutime pitoreska romanika preĝejeto estas unu el la histori-arkitekturaj vidindaĵoj de la komunumo. Historiistoj vidas en ĝi paralelon kun la aristokrata sidejo apud Ducové, proksime de Piešťany. Ili supozas, ke ankaŭ en Nitro la preĝejeto estis konstruita meze de fortikaĵo. La montosupro kun la preĝejo de sankta Mikaelo estas unu el la plej belaj pejzaĝoj, kiujn ofertas Slovakio. Ne estas mirinde, ke tiu rava loko inspiris ankaŭ la artistojn, kiuj presis ĝin sur la paperon de 50-kronaj monbiletoj. Tiu antikva religia konstruaĵo estas nekutime bela per sia simpla formo. Mallonga supreniro al la preĝejo estas rekompencita per belega ĉirkaŭa vido al Nitro kaj ĝia ĉirkaŭaĵo.

Kalendár podujatí