Kontaktné info
Mapa Nitry
Fotogaléria
E-pohľadnica

Pošli svojmu priateľovi elektronickú pohľadnicu z mesta Nitra.

Poslať pohľadnicu
TIK na Facebooku
Nitra virtuálne

Muzeo de Nitrio (Ponitrianske múzeum)

images/18-04-2016_10-44-02_crop.jpg

La rekta antaŭulo de la Muzeo de Nitrio, la Nitra geografia muzeo, estis fondita en decembro 1962 kaj lokigita en la iama Granda seminario. La muzeo en Nitro neniam havis propran konstruaĵon, kaj tio tre malfavore influis ĝian agadon kaj kaŭzis ankaŭ ĝian partan nefunkciadon. Ĝis duono de la 1970-aj jaroj, ĝi komencis plenumi ĉiujn tiajn taskojn, kiam ĝi estis taŭge aranĝita per tekniko kaj personaro. La laborantoj de la muzeo, krom kutimaj muzeaj laboroj, faris en tiu epoko ankaŭ netradiciajn agadojn. Ili strebis trovi kaj konservi vizitantojn kaj eniri la konscion de laŭ eble plej multe da interesiĝantoj. La muzeo kunlaboris kun lernejoj, cirkloj, neformalaj grupoj kaj unuopuloj, ĝi kreis spacon por prezenti rimarkindajn agadojn, kiu ne trovis alian lokon, aŭ kiun oni direktis al la historiaj spacoj de la Granda seminario. Konataj estis la Teatro sub la kastelo, la Galerio de infana kreema arto, la agado de la Nitra kvaropo, ĉambraj koncertoj, la festivalo Cithara aediculae kaj cikloj de prelegoj.

Kun tempo, la plej ampleksa arkeologia ekspozicio en Slovakio fariĝis fama kaj abunde vizitata. Ĝin utiligis pedagogoj en siaj lecionoj, ne nur el Nitro kaj ĝia ĉirkaŭaĵo, sed en tuta okcidenta Slovakio. Malfermaj tagoj kun montrado de muzea laboro kaj popolaj metioj iĝis popularaj. Per tiaj agadoj la Nitra muzeo eniris la avangardon de modernaj muzeoj. En 1990, la muzeo translokiĝis al la konstruaĵo de la iama urbodomo: la urbodomo en la strato Štefánikova. Hodiaŭ, la muzeo de Nitrio kolektadas objektojn rilatajn al botaniko, zoologio, arkeologio, historio, etnografio kaj numismatiko.

Daŭraj ekspozicioj
Juveloj de pratempa Slovakio (Skvosty dávnovekého Slovenska) – la ekspozicio prezentas pli ol 2300 unikajn geologiajn eltrovaĵojn el la ŝtonepoko ĝis la 18-a jarcento el la teritorio de tuta Slovakio.

Nitrio en la spegulo de historio (Nitriansko v zrkadle dejín) – la ekspozicio pliproksimigas al larĝa publiko la kultur-historian evoluon de historia Nitrio ekde pratempo tra frua historio ĝis Mezpoko, kun speciala atento al la situacio en la grand-moravia epoko, en la 9-a kaj 10-a jarcentoj.

Vivo en arbaraj kaj akvaj medioj (Život v lesných a vodných biotopoch) – ekspozicio pri naturo

 

Ponitrianske múzeum, Štefánikova trieda 1,
Tel.: +421 (0) 37  651 42 53
Retpoŝto: nimuz@stonline.sk
www.muzeumnitra.sk

Malfermhoroj:
Lundo – Vendredo: 9:00 – 11:30, 12:00 – 17:00
Sabato – Dimanĉo: 10:00 – 17:00

Kalendár podujatí