Kontaktné info
Mapa Nitry
Fotogaléria
E-pohľadnica

Pošli svojmu priateľovi elektronickú pohľadnicu z mesta Nitra.

Poslať pohľadnicu
TIK na Facebooku
Nitra virtuálne

Dioceza muzeo

images/18-04-2016_10-50-37_crop.png

Okaze de la festo de sanktaj Cirilo kaj Metodo estis malfermita en 2007 en la Nitra kastelo la dioceza muzeo, la unua tia en slovakio. La celo de ĝiaj fondintoj estis ekspozicii trezorojn de la nitra juvelaro, kiu estis dum longaj jaroj kaŝita de la okuloj de la publiko kaj konservita en episkopa sekurŝranko. La longdaŭra celo de la muzeo estas konstrui profesian sciencan institucion, kiu esploros, konservos, registros kaj digne ekspozicios eklezi-artajn heredaĵojn, kiujn lasis niaj antaŭuloj.

En la unua parto de la muzeo estas ekspoziciataj skribaj dokumentoj, kiuj koncernas la unuan skriban mencion de Nitro, la fondon de la episkopujo kaj aliaj literaturaj objektoj, kiuj devenas el la epokoj de Granda Moravio kaj de la Hungara reĝlando. La ekspozicio plejparte konsistas el perfektaj kopioj de la originaloj. Grandvaloraj estas la dokumento “Pri konvertado de bavaroj kaj korintanoj”, kiu mencias “Nitrava”; la Nitra evangelilibro, nomata ankaŭ Nitra kodekso, kiu estas la plej malnova libro en Slovakio, el la 11-a jarcento; kopio de la Zoboraj aktoj el 1111 kaj 1113, kiu enhavas liston de posedaĵoj de la benedikta monaĥejo kaj de aliaj komunumoj. La kolekton kompletigas arkeologiaj trovaĵoj, kiel kopio de tabulo el Bojná aŭ ebura skatolo el Čierne Kľačany.

En 2008 estis malfermita dua parto de la Dioceza muzeo – juvelejo. En ĝi estas instalita la trezoro de la Nitra katedralo kaj de la episkopa oficejo en Nitro. Tie troviĝas sanktaj diservaj objektoj: kalikoj, monstrancoj, kandelingoj ks., kiu en unika maniero kompletigas la projektoj de la Dioceza muzeo.


Diecézne múzeum
Tel.: +421 (0) 37  772 17 47
www.nitrianskyhrad.sk

Malfermhoroj:
aprilo – oktobro: mardo – dimanĉo de 10:00 ĝis 18:00
novembro – marto: mardo – dimanĉo de 10:00 ĝis 16:00

Eniro: 1.30 €, rabatita: 0.80 €, novembro - marto 1 €, rabatita 0.50 €

Kalendár podujatí