Kontaktné info
Mapa Nitry
Fotogaléria
E-pohľadnica

Pošli svojmu priateľovi elektronickú pohľadnicu z mesta Nitra.

Poslať pohľadnicu
TIK na Facebooku
Nitra virtuálne

Misia muzeo

images/18-04-2016_11-15-16_crop.jpg

La Misia muzeo en Nitro kreiĝis el la objektoj, kiujn portis la slovakaj misiistoj de la Societo de la Dia Vorto, kiam ili revenis hejmen por ferioj. La kolektaĵoj devenas de ĉiuj anguloj de la mondo. Plejparte temas pri objektoj por ĉiutagaj bezonoj de simplaj homoj, inter kiuj vivas la misiistoj, sed ankaŭ kultaj kaj ornamaj objektoj, vestaĵoj, armiloj. Kelkajn aferojn la misiistoj ricevis kiel dankon pro sia servo kaj kontribuo al evoluo de la lando, kie ili laboras. Parto de la kolekto estas posedaĵoj de la kardinalo Jozef Tomko. Kiel estro de la Kongregacio pri disvastigo de la fido, li vizitis multajn landojn kaj li pruntis al la muzeo plurajn el la objektoj, kiujn li ricevis.

La muzeo en la misia domo de Nitro aperis proksimume en 1925. En 1950, kiam la agado de la Societo de la Dia Vorto estis interrompita, ankaŭ la muzeon trafis malbona destino. Multaj ekspoziciaj objektoj estis perditaj aŭ detruitaj. Parto de ili poste revenis al la misia domo, kaj la 15-an de aŭgusto 1996 la muzeo remalfermiĝis. En la lastaj jaroj, la kolektoj de la muzeo plurfoje pligrandiĝis kaj kompletiĝis per novaj objektoj. La plej grava pligrandiĝo okazis en 2008, kiam estis aldonitaj 250 bestoj, serpentoj, lacertoj kaj birdoj el ĉiuj mondopartoj kaj almenaŭ tiom granda nombro da etnografiaj objektoj.

Misijné múzeum
Kalvária 3
Tel.: +421 (0) 37  776 94 11
www.svd.sk

Malfermhoroj:
lundo-sabato de 14:00 ĝis 18:00, dimanĉe de 10:00 ĝis 16:00

Kalendár podujatí