Kontaktné info
Mapa Nitry
Fotogaléria
E-pohľadnica

Pošli svojmu priateľovi elektronickú pohľadnicu z mesta Nitra.

Poslať pohľadnicu
TIK na Facebooku
Nitra virtuálne

Nitra galerio

images/18-04-2016_11-27-39_crop.jpg

Ekde sia fondo en 1965, la Nitra galerio travivis multajn ŝanĝojn, sed unu afero tamen ne ŝanĝiĝis. Ĝia misio proksimigi arton al civitanoj, ĉefe al la loĝantoj de Nitro kaj ĝia ĉirkaŭaĵo, daŭre estas aktuala. La galerio troviĝas en la konstruaĵo Župný dom kaj proksimigas arton al siaj vizitantoj laŭ pluraj perspektivoj. Ĝiaj ekspoziciaj spacoj konsistas el Salono, Reprezentaj spacoj, Galerio de junuloj kaj Bunkro, kiu estas spaco por juna alternativa arto. Laŭ la nuna oferto, krom pentraĵoj eblas admiri ankaŭ statuan ekspozicion, grafikon aŭ ekspozicion de fotoj aŭ studentaj filmoj, kaj novaĵo estas ankaŭ interagaj ekspozicioj. Krom plastikaj projektoj kaj agadoj, la Nitra galerio malfermas siajn spacojn ankaŭ al aliaj neplastikaj artoj. Tiaj estas ekzemple diskutoj kun nuntempaj slovakaj verkistoj kaj artistoj, ĉambraj koncertoj de klasika muziko, diversaj edukaj projektoj, atelieroj kaj seminarioj por instruistoj, ktp.

La Nitra galerio estas kolektokrea galerio, kio signifas, ke en ĝiaj arkivoj troviĝas multaj artaj juveloj de multaj aŭtoroj, precipe slovakaj. Ĉefe temas pri kolektoj de pentraĵoj, desegnoj, grafikaĵoj, sed ankaŭ diversaj statuoj, reliefoj kaj objektoj. Tie estas konservataj artaĵoj de la skulptisto Július Bártfay kaj lia filo Tibor Bártfay, grafikaĵoj kaj ilustraĵoj de Koloman Sokol, Ľudovít Fulla kaj Albín Brunovský, kies ilustraĵojn ni konas de la fabelkolekto de Pavol Dobšinský. La kolekta fonduso enhavas pli ol 4 000 verkojn kaj reprezentas precipe arton de la 20-a jarcento. Tiuj kolektoj, en la stokejoj de la galerio, ne estas nur kaŝita trezoro. De tempo al tempo, oni ekspozicias ilin, por ke ili atestu pri sia epoko, pri sia aŭtoro, pri nia vivo, nia urbo.

Semajno de la Nitra galerio
Okaze de la Internacia tago de muzeoj kaj galerioj, dum la semajno ĉirkaŭ la 18-a de majo, okazas en la galerio aro da edukaj kaj kulturaj agadoj, kiuj ofertas al vizitantoj novan manieron pasigi sian liberan tempon. Oni organizas tiel nomatajn kreemajn metiejojn, dediĉitajn al diversaj teknikoj kaj evoluigon de artaj kapabloj por lernejaj infanoj kaj junuloj, atelierojn, vesperajn aranĝojn, koncertojn, renkontiĝojn kun interesaj artistoj kaj diversajn aliajn kreajn eventojn.

Blanka nokto
Kadre de kunlaborado kun la internacia festivalo Teatra Nitro, la Nitra galerio organizas la projekton Blanka nokto, kie la ekspoziciaj spacoj de la galerio estas malfermitaj ĝis noktomezo kaj la eniro estas senpaga. Blanka nokto estas organizata dum iu septembra semajnfino, de sabato ĝis dimanĉo, dum Teatra Nitro. Tiu sabato efektive estas malferma tago en la galerio.

Kontakto:
Župný dom a Nitrianska galéria
Župné námestie 3
Tel.: +421 (0) 3 657 96 41-3

www.nitrianskagaleria.sk


Malfermhoroj:
Lundo – vendredo: 10:00 – 18:00
Sabato – dimanĉo: 13:00 – 18:00

Kalendár podujatí