Kontaktné info
Mapa Nitry
Fotogaléria
E-pohľadnica

Pošli svojmu priateľovi elektronickú pohľadnicu z mesta Nitra.

Poslať pohľadnicu
TIK na Facebooku
Nitra virtuálne

Galerio Foyer

images/18-04-2016_11-31-53_crop.jpg

La galerio Foyer estas parto de la Malnova teatro de Karol Spišák en Nitro, kiu troviĝas rekte en la centro de Nitro en la strato 7. pešieho pluku.
La unua ekspozicio okazis en marto 2009 kaj prezentis la verkojn de la galeriestrino kaj surscenigistino de la Malnova teatro, Mária Herodeková. Danke al la kvalito kaj ide-riĉeco de la realigitaj projektoj, la galerio vekas grandan intereson ĉe la vizitantoj. Ĝi estas la unusola senbare alirebla galerio en Nitro. En 2012 okazis ekspozicio de verkoj de bazlernejanoj sub la titolo “Ili vidis – ili desegnis – ili pentris”. La ekspoziciitaj verkoj estis inspiritaj de surscenigo en la Malnova teatro. La galerio Foyer volas tiel lanĉi novan tradicion kaj organizi ĉiujare memorigan ekspozicion.

Ĝis nun estis ekspoziciitaj en la galerio verkoj de Mária Herodeková, Jana Farmanová, Viliam Šulík, Jaroslav Zikmundovský, Katarína Jahnová, Michaela Batelová, Lívia Boliešiková, Emília Jakubisová, Juranj Novák, Igor Derevenec, Peter Pauko, Erik Fehér, Denisa Huňady, Andy Wsól, Daniel Mihálik, Tomáš Roller, Dušan Blažej, Viliam Slaminka kaj lernantoj de arta bazlernejo.

Kontakto:
Galéria Foyer
Ul. 7. pešieho pluku
tel. 00421 (37) 6525 003
www.staredivadlo.sk

Malfermhoroj:
septembro-junio: lundo-vendredo de 7:00 ĝis 19:00, sabato-dimanĉo de 11:00 ĝis 19:00

Kalendár podujatí