Kontaktné info
Mapa Nitry
Fotogaléria
E-pohľadnica

Pošli svojmu priateľovi elektronickú pohľadnicu z mesta Nitra.

Poslať pohľadnicu
TIK na Facebooku
Nitra virtuálne

Nacia natura rezervejo Zobora arbarstepo (NPR Zoborská lesostep)

images/18-04-2016_02-52-40_crop.jpg

Unu el la haltejoj de la instrua pado de la Zoboraj montoj estas la Nacia natura rezervejo Zobora arbarstepo. Belega herbeja pejzaĝo sur la sudokcidentaj deklivoj de la montara kresto, kiu kunigas Zobor kun la pinto de Meškov vrch, estas rimarkinda ekzemplo de roka stepo kaj arbarstepo. Oni trovas tie 14 speciojn de protektataj kreskaĵoj. Tie kreskas ekzemple printempa adonido, grandflora pulsatilo, malalta irido kaj stipo. La plej fama estas kreskaĵo nomata slovaka monerherbo, kiu estis science priskribita unuafoje en la Zoboraj montoj. Krom tie, oni trovas ĝin nur en la teritorio de slovaka karsto. El la besta regno, oni povas trovi tie speciojn, kiuj vivas nur en kelkaj lokoj de Slovakio. Tie vivas ekzemple lokustoj kaj mantoj. Besta juvelo estas belegaj buntaj papilioj. La protektata areo, kun 23,1 hektaroj, enhavas ankaŭ la groton Svoradova jaskyňa kaj la kalkoŝtonojn super ĝi.

Kalendár podujatí