Kontaktné info
Mapa Nitry
Fotogaléria
E-pohľadnica

Pošli svojmu priateľovi elektronickú pohľadnicu z mesta Nitra.

Poslať pohľadnicu
TIK na Facebooku
Nitra virtuálne

Natura monumento Groto de Svorad (Svoradova jaskyňa)

images/18-04-2016_02-56-27_crop.jpg

La groto de Svorad estas malgranda grota sistemo situanta 355 m super maro. Simile al la fonto de Svorad, ĝi estis nomita laŭ la ermito Svorad, kiu alvenis al Nitro de Pollando dum la regno de la hungara reĝo Stefano la 1-a, kaj tie li eniris la benediktan ordenon en la monaĥejo de sankta Hipolito sur Zobor. Tie li ricevis de la abato Filipo monaĥan veston kaj religian nomon, Andrej. Laŭ la legendo, Svorad vivis ermite en groto proskima al la monaĥejo. Ekde tiam ĝi nomiĝas groto de Svorad.

Detala esploro de la groto de Svodad unuafoje okazis en 1974. Ĉiuj alireblaj spacoj estis surmapigitaj. La enirejo estis aranĝita kaj la enirĉambro estas 6,5 m longa, 2 ĝis 3,5 m larĝa kaj 2 m alta. En la plafono troviĝas 4 m longa vertikala kameno, mallarĝiĝanta al 15 cm larĝa fendo. Al nordo kondukas nur mallarĝa, 2 m longa koridoro, kiu malfermiĝas al plia malgranda ĉambro. Dum esplorado ne estis trovita alia pli granda ĉambro. Krom la subtera groto estas ankaŭ en la alira vojo surfacaj karstaj formoj nomataj slovake škrapy. Ili plejparte estas fendoj en kalkoŝtono, skulptitaj de pluvo en diversajn formojn.

Kalendár podujatí