Kontaktné info
Mapa Nitry
Fotogaléria
E-pohľadnica

Pošli svojmu priateľovi elektronickú pohľadnicu z mesta Nitra.

Poslať pohľadnicu
TIK na Facebooku
Nitra virtuálne

Kalvario (Kalvária)

images/18-04-2016_03-04-20_crop.jpg

La Kalvario estas unu el la plej belaj rigardejoj en Nitro. Nitranoj nomis ĝian orientan deklivon Stračí vrch, kaj la okcidenta angulo nomiĝas Skalka. Ekde 1846 oni minis tie ŝtonojn por konstrui vojon inter Nitro kaj la stacidomo de Trnovec nad Váhom. En la 1950-aj jaroj, oni hazarde malkovris tie grotojn, kiuj hodiaŭ estas fermitaj al publiko. La plej konataj estas la 50 m longa groto  Jaskyňa v Stračej ceste kaj Jaskyňa pod vrchom Kalvárie (Groto sub la pinto de Kalvario). Pri ilia esplorado okupiĝis d-ro Juraj Bárta, Dezider Horvát kaj Ján Majko.

El la pinto de Kalvario, nur 213 m super maro, kiu superstaras la ĉirkaŭaĵo el 80 metroj, oni havas ĉirkaŭan vidon al la urbo, Šibeničný vrch, la tuta kresto de la Zoboraj montoj de la preĝejeto de Dražovce tra Zobor ĝis Žibrica, kaj fine Kolíňanský vrch. Nordokcidente, kaze de bonaj kondiĉoj, oni eĉ povas vidi la malproksimajn krestojn de la montaroj Tribeč, Pohronský Inovec, Vtáčnik kaj Štiavnické vrchy.

Kalvario estas malgranda natura oazo de malmulte tuŝitaj plantoj rekte en dense loĝata urbo, simile grava kiel Lupka aŭ la Zobora arbarstepo en la Zoboraj montoj. Kalvario estas plejparte kovrita de altvaloraj varmo- kaj sekec-ŝatantaj stepecaj plantaroj, kiuj estis iam uzataj kiel paŝtejo. En la randaj partoj, ĉefe okcidente, la rokaj abruptaĵoj estas ornamitaj per rokaj fendaĵoj kaj rompitaĵoj. Sur la kresto laŭ la Kruca vojo kaj ĉirkaŭ la pinto de Kalvario mem, la kreskaĵoj estas videbla surpaŝitaj de vizitantoj.

La stepaj kreskaĵoj estas tre riĉaj je specioj. La plej multenombraj specioj estas sekec-amaj herboj. Inter la specioj tipaj por Kalvario, oni trovas montaran alison. En la larĝa ĉirkaŭaĵo de Nitro, eblas vidi ĝin nur sur la Kalvario. Ĝi forestas eĉ en similaj lokoj de Zobor. Ĝi kreskas sur kalk-ŝtonaj abruptaĵoj. Inter la interesaj kreskaĵoj de Kalvario estas ankaŭ malpli rimarkindaj, sed pli valoraj specioj, kiujn botanikistoj venas serĉi kaj observi tie. Por trovi boheman gageon, raran specion el la Ruĝa libro de endanĝeraj specioj de Slovakio, necesas aŭ multe da bonŝanco, aŭ prefere scio de ĝia preciza loko de apero kaj tempo de ekfloro. Tiam botanikisto fariĝas detektivo. Ĉiu malkovro estas ekscita sperto.

Ĉar la Kalvario en pasinteco estis parte detruita per elminado de kalkoŝtono en loka ŝtonminejo kaj per replenigo, kelkaj valoraj specioj tie formortis. Jam de kelkaj jardekoj ne plu vivas tie inga koronilo, nigreca pulsatilo, kaj alia valora kaj ornama herbo, Chrysopogon gryllus, kiu bonŝance ankoraŭ kreskas en Lupka. Oni scias, ke ili kreskis tie danke al malnovaj raportoj el la 19-a jarcento, ekzemple de la botanikisto Knapp, kiu skribas pri ilia troviĝo en 1863 en Marienberg, kiu estis malnova nomo de la hodiaŭa Kalvario.

Kalendár podujatí