Kontaktné info
Mapa Nitry
Fotogaléria
E-pohľadnica

Pošli svojmu priateľovi elektronickú pohľadnicu z mesta Nitra.

Poslať pohľadnicu
TIK na Facebooku
Nitra virtuálne

Tribeč

images/18-04-2016_03-06-02_crop.jpg

La parto de la Nitra regiono apartenanta al la montaro Tribeč estas malvasta, sed ĝi klare influas la aspekton de la pejzaĝo. La montaro, superstaranta la ĉirkaŭan plataĵon je preskaŭ 600 m, estas videbla de malproksime. Dum ideala vetero eblas distingi ĝin ĉe la horizonto de la Bratislava kastelo, 90 km for. Tribeč estas unu el la eksteraj montaroj de la Internaj Okcidentaj Tatroj, kiuj same kiel Malgrandaj Karpatoj kaj Považský Inovec malsupreniras ĝis la Ĉedanuba ebenaĵo. En la teritorio de la regiono etendiĝas la suda parto de Tribeč. Ĝia plej alta parto, kulminanta ĉe Veľký Tribeč (830 m), troviĝas malantaŭ ĝia norda limo. La montaro dividiĝas en du geomorfologiajn arojn. Sude etendiĝas la masivo Zobor, apartigita de la pli norda masivo Jelenec per larĝa malaltiĝo inter Podhorany kaj Žirany.

Kalendár podujatí