Kontaktné info
Mapa Nitry
Fotogaléria
E-pohľadnica

Pošli svojmu priateľovi elektronickú pohľadnicu z mesta Nitra.

Poslať pohľadnicu
TIK na Facebooku
Nitra virtuálne

Kurvojoj

images/18-04-2016_03-16-07_crop.jpg

La infrastrukturo de kur-vojoj bonvenigas ankaŭ profesiajn sportistojn, ĉar kurado estas unu el la gravaj elementoj de trejnado ĉe plej multaj individuaj aŭ grupaj sportoj.

Kadre de tiu vojo estis pluraj alternativoj, el kiuj estis fine elektitaj tri, kiuj ricevis la nomon Nitraj kurvojoj.

Ili estas makitaj per flavaj signoj.

La komenco de la du plej longaj vojoj troviĝas apud la glitkurejo ĉe la piedpilka stadiono en la urba parko Sihoť kaj ĝi estas indikita per informa tabulo. La sama punkto estas ankaŭ la fino de ambaŭ vojoj. La malsamo troviĝas en longo kaj direkto: la pli mallonga eblo etendiĝas en longo de 5 km laŭ la rivero, direkte al sudo kaj trairas 4 pontojn (Ponta strato, Ponto de Chrenová, Universitata ponto kaj ponteto apud la stationo de FC Nitra).

La pli longa alternativo estas preskaŭ 6 km longa kaj estas orientita precize al la mala direkto. Ĝi sekvas la riveron kontraŭ fluo ĝis ponteto en la Bratislava strato, kie ĉe la kultura centro Hidepark la vojo revenas al ponto en la strato Vodná kaj sekvas la fluon de la rivero ĝis la celo apud la piedpilka stadiono.

La tria kaj plej mallonga el la supre menciitaj kurvojoj estas 1,4 km longa kaj ĝi komenciĝas kaj finiĝas apud la ĉefa enirejo de la urba naĝejo en Sihoť. Ĉi tiu kurvojo ne estas novaĵo kaj veteranoj de kurado jam konas ĝin parkere, sed ĝia markado per belaj grafikaĵoj estos certe utila ne nur al novuloj, sed ankaŭ al spertaj kurantoj.

 

 

Reen al la listo

Kalendár podujatí