Kontaktné info
Mapa Nitry
Fotogaléria
E-pohľadnica

Pošli svojmu priateľovi elektronickú pohľadnicu z mesta Nitra.

Poslať pohľadnicu
TIK na Facebooku
Nitra virtuálne

Sportaj eventoj

  • Tagoj de sporto (Dni športu)
    OŠMaŠ ĉiujare preparas en oktobro ĝis decembro ciklon da sportaj eventoj, la tagojn de sporto. Tiuj eventoj celas disvolvi sportajn agadojn ĉe diversaj aĝaj kaj interesaj grupoj kun la celo krei ĉe partoprenantoj daŭraj rilaton kun sporto.

 

  •  Challenge Day
    Challenge Day estas konkurso inter du urboj kun proksimume sama kvanto da loĝantoj, kiuj dum tiu tago partoprenas en libervolaj sportaj agadoj, kiel ekzemple marŝado, kurado, naĝado, biciklado, danco, aerobiko, amuzaj sportaj ludoj k.s., dum 15 minutoj seninterrompe. La aktivaĵoj povas okazi de noktomezo ĝis la 20-a. Fine oni komparas la rezultojn de la konkursintaj urboj (elcenta proporcio de partoprenintaj loĝantoj).

 

  • Premiado de la plej sukcesaj sportistoj de Nitro
    Ĉiujare, la magistrato premias la plej sukcesajn sportistojn en diversaj kategorioj, kiel maljunuloj, junuloj, teamoj, trejnistoj, handikapuloj k.s. pro iliaj sukcesoj en sporto, danke al kiuj ili videbligis Nitron en Slovakio aŭ eksterlande.

 

  • Olimpika semajno (Týždeň olympizmu)
    La Olimpika semajno estas tradicia evento, kiu okazas ĉiujare en pli ol 150 landoj de la mondo. Ĝia celo estas partoprenigi ĉiujn aĝajn kategoriojn en sportoj kaj rememori la ideoj kaj principoj de la olimpikaj ludoj. La partoprenantoj de la evento ĉiujare estas infanoj kaj junuloj el infan- kaj bazlernejoj.

 

  • Projekto “Lernejo malfermita al sporto” (Škola otvorená športu)
    Lernejo malfermita al sporto estas projekto realigata de 7 bazlernejoj en Nitro. La celo estas alirebligi la sportejojn kaj gimnastikejojn de bazlernejoj al la publiko kontraŭ malgranda pago kaj senpage al la lernantoj de nitraj bazlernejoj.

 

  • Ligo de nitraj bazlernejoj (Liga nitrianskych základných škôl)
    En 2001 estis lanĉita nova projekto en Nitro, kiu kreis spacon por sportaj konkursoj inter unuopaj lernejoj, kiuj troviĝas en la teritorio de la urbo. La lernejoj tutjare konkursas en piedpilkado, korbopilkado, retpilkado, manpilkado kaj unihokeo, kaj antaŭ la fino de la lernjaro ĉiam okazas turniroj, kiuj decidas pri la venkanto de unuopaj sportoj.

  • Kuro por vivo (TESCO beh pre život)
    La urbo Nitro ĉiujare kunorganizas kune kun la Fondaĵo Tesco ĉi tiun sportan homhelpan agadon, kiu celas kolekti laŭeble plej multe da mono por subteni esploradon de kancero.
Kalendár podujatí