Kontaktné info
Mapa Nitry
Fotogaléria
E-pohľadnica

Pošli svojmu priateľovi elektronickú pohľadnicu z mesta Nitra.

Poslať pohľadnicu
TIK na Facebooku
Nitra virtuálne

Nitra urba parko

images/13-04-2012_01-18-03_crop.jpg

La Nitra urba parko estas verda oazo meze de vigla urbo. Ĉefe somere, ĝi estas populara loko de ripozo kaj amuziĝo. La areo de la parko estas 20 hektaroj kaj ĝi konsistas el tri partoj el malsamaj epokoj. Por infanoj plej taŭgas la plej malnova parto de la parko nomata Sihoť, kiu estas riĉa je allogaĵoj. Tie troviĝas populara bufedo, la bierejo de Sihoť, kaj originala infana ludejo, kiu ebligas amuziĝon de infanoj kaj plenkreskuloj ĉe sociaj ludoj. Por plej aĝaj infanoj troviĝas obstakla ŝnurvojo tuj malantaŭ la ludejo kaj labirinto situanta en iama artefarita lago. El ĝiaj historiaj elementoj, la plej konata estas la Rana fontano de la skulptisto Július Bartfay el la jaro 1935, kun akvofeo Žblnk meze. La riĉan historion de le parko atestas la konstruaĵo de iama gastejo ĉe la fino de promenejo kun aleoj de tilioj. Ĝi estis konstruigita de la episkopo Jozef Wurum en 1831 en klasikisma stilo. En libera spaco antaŭ ĝi estis konstruita laŭbo, loko de tradiciaj popolaj festoj. Hodiaŭ, la laŭbo ofertas riĉan kulturan programon por ĉiuj vizitantoj de la parko dum someraj semajnfinoj. Proksime al la laŭbo troviĝas Biena korto kun hejmbestoj. La ligna konstruo kaj la tuta koncepto memorigas la tradician vivon en biena korto el la regiono de Nitro. La infanoj povas tie karesi bovidon, azeneton, ŝafojn, kaprinojn kaj vidi porkidojn kaj pavojn en ĉirkaŭbarita spaco. Tutjara allogaĵo de la parko estas kaĝego kun aro da damaoj kaj muflonoj, ĉefe komence de somero. Neforgesinda parto de la parko estas la somera naĝejo.

Kalendár podujatí