Kontaktné info
Mapa Nitry
Fotogaléria
E-pohľadnica

Pošli svojmu priateľovi elektronickú pohľadnicu z mesta Nitra.

Poslať pohľadnicu
TIK na Facebooku
Nitra virtuálne

Malnova teatro de Karol Spišák

images/13-04-2012_01-11-29_crop.jpg

La malnova teatro daŭrigas la tradition de la Okcidentslovaka pupa teatro, poste Pupa teatro de Nitro. Krom tradiciaj kaj ŝatataj prezentaĵoj por infanoj, ĝi estas konata ankaŭ pro sia klopodo puŝi pupan teatron al netradiciaj formoj kaj ankaŭ al plenkreskaj spektantoj. Parto de la teatro estas ankaŭ la galerio Foyer, kie regule okazas diversaj ekspozicioj.

Ĝi eniris la teatrajn analojn unuafoje la 1-an de aprilo 1999, sub la nomo Malnova teatro. La lasta ŝanĝo de ĝia nomo akompanis ankaŭ ŝanĝon de ĝia programo, de pupa teatro por infanoj al “teatro por la tuta familio”.
En la repertuaro de la Malnova teatro de Nitro estas nuntempe 28 surscenigoj, kiuj ne havas nur ĉiujn specojn de pupojn (manekenoj, marionetoj, javaj pupoj, gantopupoj), sed ankaŭ uzas la principojn de aktorado, ombra teatro, nigra teatro aŭ malferma gvidado.

Reprezentojn por infanoj eblas trovi en la retejo www.staredivadlo.sk

Kontakto:
Ulica 7 pešieho pluku, 949 01 Nitra
Telefono: ++421 (0) 37 652 50 03, 652 40 92
www.staredivadlo.sk

Kalendár podujatí