Kontaktné info
Mapa Nitry
Fotogaléria
E-pohľadnica

Pošli svojmu priateľovi elektronickú pohľadnicu z mesta Nitra.

Poslať pohľadnicu
TIK na Facebooku
Nitra virtuálne

Zobor

images/13-04-2012_01-45-19_crop.jpg

La Zoboraj montoj estas ideala loko por ekskurso kun infanoj. Eblas kunigi ekskurson en naturo kun konatiĝo kun la plantaro kaj bestaro de la nacia natura rezervejo Zobora arbarstepo. La belega herbeja pejzaĝo de la sudokcidentaj deklivoj de la montara kresto estas rimarkinda ekzemplo de roka stepo kaj arbarstepo. Tie kreskas ekzemple printempa adonido, grandflora pulsatilo, malalta irido kaj stipo. El la besta regno, oni povas trovi tie speciojn, kiuj vivas nur en kelkaj lokoj de Slovakio. Tie vivas ekzemple lokustoj kaj mantoj. La protektata areo enhavas ankaŭ la groton Svoradova jaskyňa, kiu troviĝas super la iama zobora monaĥejo (hodiaŭ kuraca instituto). Eblas ankaŭ ekiri al promeno laŭ la instrua pado de la Zoboraj montoj. Ĝi havas 27 haltejojn kaj prezentas la plej belajn partojn de la Zoboraj montoj. La deirpunkto de la baza sekcio de la instrua pado, kiu gvidas al la pinto Zobor kaj reen, estas apud la kuraca instituto Zobor. La instrua pado havas ankaŭ du flankajn vojojn. Unu kondukas al Dražovce, ĉirkaŭ la preĝejeto de sankta Mikaelo, kaj la dua al la monto Žibrica kun elirejo al la vilaĝo Štitáre.

Kalendár podujatí