Kontaktné info
Mapa Nitry
Fotogaléria
E-pohľadnica

Pošli svojmu priateľovi elektronickú pohľadnicu z mesta Nitra.

Poslať pohľadnicu
TIK na Facebooku
Nitra virtuálne

Partneraj urboj

images/11-04-2016_09-49-46_crop.jpg

La urbo Nitro havas 11 partnerajn urbojn, kun kiuj ĝi aktive kunlaboras. Krom regulaj vizitoj de la urbaj registaroj, la kunlaboro okazas en kulturo, sporto, scienco, edukado kaj eklezio. Dum niaj jaraj eventoj ludas trupoj kaj muzikistoj el la partneraj urboj, kaj niaj muzikistoj kaj artistoj ofte agas en la partneraj urboj. Simile, la sportaj kluboj renkontiĝas en komunaj sportaj eventoj. La universitatoj realigas plurajn projektojn kun la partneraj urboj pri studentaj interŝanĝoj sed ankaŭ scienca kaj eduka agado. La urba polico kunlaboras en la kampo de preventado: ĝi lernas de sia pli sperta usona partnero Naperville kaj plu transdonas siajn sciojn, ekzemple al la partnera urbo Bački Petrovac en Serbio. Multaj lernejoj kaj infanlernejoj havas fratajn organizaĵojn en la partneraj urboj, kun kiuj ili vizitadas unu la aliajn, kaj kune partoprenas en diversaj konkursoj kaj agadoj. Reciproke kunlaboras ankaŭ ekleziaj organizaĵoj kaj multaj aliaj interesgrupoj, kiuj tiel interŝanĝas spertojn, kio estas la ĉefa celo de partnera kunlaboro. Tiu kunlaboro estas subtenata ne nur de la urbo, sed ankaŭ de diversaj projektoj kaj stipendioj.


Báčsky Petrovec

České Budějovice

Gosford

Gyeongju

Kroměříž

Naperville

Osijek

Spišská Nová Ves

Veszprém

Zielona Góra

Zoetermeer

Kalendár podujatí