Kontaktné info
Mapa Nitry
Fotogaléria
E-pohľadnica

Pošli svojmu priateľovi elektronickú pohľadnicu z mesta Nitra.

Poslať pohľadnicu
TIK na Facebooku
Nitra virtuálne

Pri Nitro

images/14-03-2012_01-31-51_crop.jpg

Nitro (slovake: Nitra) estas unu el la plej malnovaj urboj en Slovakio, fondita sur sep montetoj. Eblas diri, ke ĝi estas paradizo por arkeologoj. Nitro estas konata ne nur pro sia riĉa historio, sed ankaŭ kiel centro de agrokulturo kaj urbo de junuloj, ĉar tie troviĝas du universitatoj: la Universitato de Konstanteno la Filozofo kaj la Slovaka agrokultura universitato.

La teritorio de Nitro estas daŭre loĝata de preskaŭ 30 000 jaroj. En Nitro havis sidejon la princo Pribina, kiu konstruigis kaj sanktigis en la urbo la unuan kristanan preĝejon en Slovakio. La reĝo Rastislav invitis al tiu loko la tesalonikajn fratojn Konstanteno kaj Metodo, por ke ili disvastigu la kristanan fidon al niaj antaŭuloj en ilia propra lingvo. Al Konstanteno kaj Metodo ni ŝuldas ankaŭ la unuan slavan skribon: glagolicon.

La ĉefa monumento de la urbo estas la Nitra kastelo, kiu estis potenca fortikaĵo, rezistinta eĉ mongolajn atakojn. La kastelo situas meze de la Supra urbo. La Supra urbo estas la plej impona parto de Nitro, ornamita per altvaloraj historiaj konstruaĵoj, ekzemple la Preĝejo de sanktaj Petro kaj Paŭlo, la Malgranda kaj Granda seminarioj kun dioceza biblioteko, en kiu troviĝas centoj da raraj libroj, inkunabloj kaj manskribaĵoj, la palaco de Kluch, kies angulon subtenas ŝtona atlanto, kiun nitranoj intime nomas Corgoň.

Nitro estas ankaŭ novaj kvartaloj kaj domaroj, stratoj kaj vojoj, parkoj kaj parketoj, reliefoj kaj statuoj; tie estas ankaŭ novaj modernaj konstruaĵoj, renovigitaj spacoj, entreprenoj kaj fabrikoj. Tie okazas ankaŭ regulaj ekspozicioj en Agrokomplex, la ununura tiuspeca ekspoziciejo en Slovakio.

Ĉiujare okazas en Nitro kulturaj, sportaj kaj sociaj eventoj, el kiuj estas menciindaj Nitra kultura somero, Nitro, kara Nitro…, Teatra Nitro, Nitra muzika printempo, Kristnaska Nitro kaj multaj aliaj.


Interesaĵo:
Loĝantaro:
79 131 (je 1.1.2018)
Areo de la urbo:
100,45 km2
Alteco super maro: 167 m
Urbopartoj: Dolné Krškany, Horné Krškany, Staré Mesto, Čermáň, Klokočina, Diely, Párovské Háje, Kynek, Mlynárce, Zobor, Dražovce, Chrenová, Janíkovce

GPS: 48˚ 18′ 25″ N, 18˚ 5′ 11″ Or

Kalendár podujatí