Kontaktné info
Mapa Nitry
Fotogaléria
E-pohľadnica

Pošli svojmu priateľovi elektronickú pohľadnicu z mesta Nitra.

Poslať pohľadnicu
TIK na Facebooku
Nitra virtuálne

Sinagogo

images/12-04-2016_02-34-08_crop.jpg

La nitra sinagogo estas konstruaĵo en maŭr-bizanca stilo situanta en mallarĝa strato de la urbocentro, en la loko de la iama Mercader-ĝardeno, kaj ĝi estas montro de la genio de Baumhorn. Konstruado komenciĝis en 1908 laŭ mendo de la nitra neologia religia komunumo kaj finiĝis en septembro 1911. Ĝi estas ekzemplo de eklektika religia konstruaĵo, imitanta bizancan kaj orientan arkitekturon. Inspiro de orientaj stiloj donas al tiu konstruaĵo allogan arkitekturan aspekton. Ĝi havas centran kvadratan bazon, pligrandigita sude per plurangula elstaraĝo. La fasadoj konsistas el glaceaj brikoj kombinitaj kun stuko, kiu estas ornamita per detaloj de orienta arkitekturo. Ĝin kompletigas centra kupolo kun plurangula kovro kaj angulaj kupoletoj. La interno konsistas el kvadrata halo malfermita al kupolo subtenata de kvar pilieroj, kiuj nun portas ankaŭ etaĝan tribunon – la virinan galerion. La tribunon fermas skulptita mureto kun motivo de blinda arkado. Meze de la orienta muro de la centra spaco de la preĝoĉambro, en la sankta arko – sanktejo orientita al Jerusalemo – estis konservita la plej valora kaj grava objekto de la sinagogo: skribrulaĵoj de Torao.

La sinagogo de Nitro hodiaŭ estas unu el la plej belaj en Sovakio kaj signife pliriĉigas la sistemon de kulturaj institucioj en Nitro. Ĝi estas uzata precipe kiel koncerta kaj ekspozicia salono. Kiam ĝi estis alirebligita en 2003, ĝi fariĝis valoran spacon por realigi diversajn kulturajn eventojn de la urbo, ĉambrajn koncertojn, teatrajn prezentaĵojn, literaturajn vesperojn, ekspoziciojn, ktp.


Kontakto:
Pri Synagóge 3
Tel.: +421 037 652 53 20, 6502 177
Malfermhoroj:
mardo de 13:00 ĝis 18:00
merkredo kaj ĵaŭdo de 9:00 ĝis 12:00 kaj de 13:00 ĝis 18:00,
sabato kaj dimanĉo de 13:00 ĝis 18:00

Kalendár podujatí